La Pasinta Generacio

By La Perdita Generacio

Released on January 1, 2008

Thumbnail

Ili diras ke vi estos perdita

En sektoreto

Vi estos kaptita

En frenezulomovado ŝlosita

Se vi ilin sekvas ne

Ĉu nur laŭ ilia piedspuro

Riĉiĝi per grimpi la turon

Manĝegi malantaŭ la muro

Veran vivon havos ni?

Malfacile kiam la patroj ne respektas

La vivon kiun vi elektas

Sed memoru ke ili estas la pasinta generaci’

La estontecon regos vi!

La estontecon regos vi!

Ili sen scio asertas stultaĵojn

Pri Esperanto, pri vegana manĝaĵo

Tro malfrue por tondi la kreskaĵon

Kiun ili plantis mem

Tuj ili montras potencon

Nomigante ĝin respondeco

Sed fakte ĝi estas atenco

Kontraŭ unu libera hom’

Malfacile kiam la patroj ne respektas

La vivon kiun vi elektas

Sed memoru ke ili estas la pasinta generaci’

La estontecon regos vi!

La estontecon regos vi!

Malfacile kiam la patroj ne respektas

La vivon kiun ni elektas

Sed memoru ke ili estas la pasinta generaci’

La estontecon regos ni!

La estontecon regos ni!